Make your own free website on Tripod.com

18-a Leciono

Vojaĝante (=dum oni vojaĝas) oni lernas. Tio estas vera, ĉar vojaĝinte en Bolivio mi multon lernis.

Dum mia restado en tiu lando pluvis kaj pluvadis dum du semajnoj, kaj dum la tuta tempo mi legadis en la ĉambro. Ho, mi multon lernis!

Nur ĝenis min la daŭra martelado de iu forĝisto, loĝanta apude. Sed ne nur mi legis en tiu hotelo, mi ankaŭ amuziĝis, ĉar tie estis sufiĉe da musoj.

Kiam mia kuzino ekvidas (=subite vidas) muson ŝi ektimas (=subite timas), eksaltas kaj ekploras - Kaj mi ekridas.

Ĉu vi parolas dormante?

Ĉu vi ŝatas longajn paroladojn?

Kion vi faras dum longa pluvado?

Ĉu vi facile ekridas aŭ ekploras?

BIFSTEKO KUN FUNGOJ

S-ro Smith estas anglo. Ĉu vi cias kio estas anglo?

- Jes, mi scias; anglo estas sinjoro kiu fumas pipon, legas la Biblion, kaj ne ŝatas lerni fremdajn lingvojn.

S-ro Smith ja estis vojaĝema. Tial ke (=ĉar) en Londono la vetero estas malagrabla dum la vintro, nia amiko per aeropalano veturis suden, al la sunplena Valencio, en Hispanujo. Li gaje promenadis tra la urbo, admirante la oranĝarbojn, kaj la belajn brunulinojn, sed ekvidinte restoracion li eksentis apetiton.

"Por festi tiun ĉi belan tagon mi mendos mian preferatan manĝon: Bifstekon kun fungoj", diris S-ro Smith. Li eniris la restoracion, sidis ĉe tablo kaj vokis la kelneron. S-ro Smith tuj mendis - Anglalingve - (=en la angla lingvo), kompreneble - bifstekon kun fungoj. La kelnero ridetis, se ne komprenis. Tiam S-ro Smith ekhavis brilan ideon. Li prenis paperon kaj krajonon kaj desegnis sian mendon tiel:

La kelnero prenis la papereton kaj foriris. Farinte sian mendon S-ro Smith observis la manĝejon. Blanka tablotuko kovris la tablon. Sur ĝi estis telero, forko, kulero, tranĉilo, buŝtuko, glaso, vinbotelo, kruĉo kun akvo kaj pankorbo. La tuta manĝilaro estis pura.

Ĉe la apuda tablo sidis tri manĝantoj. Unu manĝis viandrostaĵon kun terpomoj kaj legomoj, la dua manĝis bakitan kokidon kun salato, la tria jam estis manĝanta la deserton: kukojn kaj fruktojn. Laŭ la aspekto ili ŝajnis fremduloj.

Sed nia anglo jam estis perdanta sian paciencon (=li jam senpacienciĝis), tiam, post 20 minutoj, fine revenis la kelnero. Ĉu li alportis la deziratan manĝaĵon? - Tute ne! Anstataŭ tio, en unu mano li portis pluvombrelon kaj en la alia enirbileton por la taŭrobatalo!

S-ro Smith ne lasis trinkmonon por la kelnero...

Kie loĝis S-ro Smith? Kien li veturis?

Kial li forveturis? Ĉu li veturis bicikle?

Kion li admiris? Kion li tre ŝatis?

Ĉu vi fumas pipon?

Ĉu S-ro Smith parolis hispane? Kion li faris?

Ĉu la desegno estis komprenebla?

Kio estis sur la manĝotablo?

Ĉu la kelnero tuj revenis? Kion li alportis anstataŭ la menditan manĝaĵon? Ĉu S-ro Smith estis feliĉa?

Kion vi estus farinta en tiu okazo?

La filo de Petro ankaŭ nomiĝas (=estas nomita) Petro, sed la gepatroj nomas lin Peĉjo. La nomo de la filino estas Sofia, sed la gepatroj nomas ŝin Sonja. Kaj Peĉjo kaj Sonja nomas sian patron paĉjo, kaj sian patrinon panjo.

Ĉu ankaŭ oni nomas vin per karesa nomo - "Pepe", "Paco", Maruja"?

La patro de Maria estas la avo de la eta Petro, sed la avo de Maria, kio estas?

- Li estas la praavo (=patro de la avo) de eta Petro (=Peĉjo) kaj Peĉjo estas lia pranepo.

La unuaj homoj sur al tero estis niaj prapatroj aŭ prauloj. Ili vivis en la pratempo. En Ameriko estas ankaŭ grandaj ne bone konataj praarbaroj.

Ĉu vi havas vivantan praavon?

Ĉu niaj prapatroj estis pli feliĉaj ol ni?

Ĉu niaj pranepoj estos pli saĝaj (=Prudentaj, inteligentaj), ol ni?

Karlo invitis min ĉeesti festeton ĉe li. Mi demandis lin: "je kioma horo mi devas esti ĉe vi, kaj kiel mi devas vesti min"?

Li respondis: "Ĉe mi vi povas fari ion ajn, babili kun iu ajn. Kiam ajn vi venos mi vin akceptos."

Vivu la libero!

Ĉu vi aŭskultas ian ajn programon en la radio?

Ĉu vi parolas kun iu ajn sur la strato?

LA KORVO KAJ LA VULPO

Jen la fama fablo de fama verkisto. Ni rerakontas ĝin ne versoforme, sed en simpla prozo.

S-ro Korvo sidis sur branĉo tenante en sia beko bonodoran fromaĝon.

S-ro Vulpo tre malsata vagadis tra la arbaro kaj ekflaris la odoron de la fromaĝo. Ekvidinte la korvon kun la fromaĝo, la vulpo volis ĝin manĝi, sed ĝi estis tro alta. Sed S-ro Vulpo estas ruza kaj li flate ekparolis al la korvo: "Sinjoro Korvo, kiel bela vi estas! Kiel brila estas via plumaro! Se via voĉo estus tiel bela kiel via plumaro vi estus la reĝo de l´ arbaro! Kantu, sinjoro korvo, kantu por ke mi aŭdu vian belan voĉon!"

Aŭdinte tion, la korvo, kiu estis kredema kaj vantema, malfermis sian bekon por kanti kaj la bongusta fromaĝo falis en la buŝegon de sinjoro Vulpo.

"Dankon, diris S-ro Vulpo, kaj estonte ne fidu la flatantojn. Ĉi leciono tamen, valoras fromaĝon"

"Ju pli oni vivas, des pli oni lernas" - grumblis la korvo.

Kie vagadis la korvo? Ĉu la korvo bele kantas? Kia estas la vulpo?

Kial la korvo malfermis al bekon? Ĉu la korvo agis saĝe?

 

 

VOCABULARIO

BRANĈO RAMA FLATI ADULAR
DESERTO POSTRE FORĜI FORJAR
FORKO TENEDOR GRUMBLI GRUÑIR
FROMAĜO QUESO ĜENI MOLESTAR
FUMO HUMO KARESI ACARICIAR
FUNGO HONGO KRII GRITAR
KORBO CESTA VAGI VAGAR
KORVO CUERVO VOKI LLAMAR
KRUĈO JARRA FREMDA EXTRANJERO, EXTRAÑO
MARTELO MARTILLO FREMDULO FORASTERO
PACIENCO PACIENCIA PLUVOMBRELO PARAGUAS
PIPO PIPA SUNOMBRELO SOMBRILLA
REĜO REY TERPOMO PAPA, PATATA
SALATO ENSALADA TAŬROBATALO CORRIDA DE TOROS
TELERO PLATO TRINKMONO (=MONO POR TRINKI) PROPINA
VULPO ZORRO SAĜA JUICIOSO, SENSATO, SABIO
RUZA ASTUTO SAĜECO SABIDURÍA, BUEN SENTIDO
VANTA VANIDOSO MALSAĜA INSENSATO, LOCO
AMUZI DIVERTIR SAĜULO UN HOMBRE SABIO, SENSATO
DAŬRI DURAR    
DESEGNI DIBUJAR    
       

 

 

LA INSTRUISTO PAROLAS

-ANTE, -INTE, -ONTE. Los participios adverbios corresponden al gerundio en castellano, que termina en -ando, -endo o -iendo.

El participio adverbio no se usa en los tiempos compuestos.

Manĝonte mi eniris la restoracion - habiendo de comer entré en el restaurante, manĝante mi legis la ĵurnalon - comiendo leí el diario, manĝinte mi pagis kaj foriris - habiendo (ya) comido, pagué y me marché.

La forma pasiva (-ate, -ite, -ote) es de uso poco frecuente. Li vizitis min neatendite - él me visitó inesperadamente. Estis skribite - estaba escrito.

KIEL AJN es de cualquier modo, kiu ajn - cualquiera, kiam ajn - en cualquier momento, io ajn - cualquier cosa, kie ajn - en cualquier parte, ktp. La partícula ajn "indefine".

AD expresa la acción: krono - corona, kronado - coronación; acción continuada: pafo - tiro, pafado - tiroteo; nombre de acción: uzi - usar, uzado - el uso, naĝado - natación, kantado - el canto.

EK - señala comienzo de acción o acción breve: vidi - ver, ekvidi - percibir, ekmarŝi - echar a andar.

PRA - es prefijo que señala lo primitivo, el parentesco distante en el tiempo: pratempo - tiempos primitivos, praulo, prapatro - antepasado, praavo - bisabuelo, pranepo - bisnieto. Praa - primitivo.

-ĈJ, NJ son sufijos con los ue se forman los diminutivos cariñosos, masculinos y femeninos, respectivamente y se colocan detrás de las primeras letras del nombre, abreviándolo: patro - padre, paĉjo - papá, panjo - mamá, mamita, Jozefo - José, Joĉjo - Pepe.

Este es el único caso en que se altera una raíz en Esperanto (panjo). Porque el uso de nombres íntimos y cariñosos es voluntario y escapa a toda regla.

En la literatura de Esperanto se encontrarán los mismos nombres femeninos con terminación "a" u "o": Sofia = Sofio, Sonja = Sonjo.

JU PLI, DES PLI es cuanto más, tanto más: ju pli da suno, des pli da sano - cuanto más sol, más salud, ju pli oni vivas, des pli oni lernas - cuanto más se vive, más se aprende.

DE L´. En Esperanto puede suprimirse la "a" final del artículo después de preposición terminada en vocal, o antes de palabra que comience en vocal: de l´ amo (=de la amo). Pero esta elisión sólo se usará en poesía o, muy excepcionalmente, en prosa.


Leciono 19-a