20-a Leciono

(Daŭrigo de la 19-a)

Revenas Karlo, akompanata de Antono kaj Rodolfo.

A. - Bonan tagon kamaradoj. Pardonu, ke ni ne tuj venis al vi, sed okazis ke ni iris en la manĝovagonon por matenmanĝi kaj tie ni trovis eksprofesoron nian. Li invitis nin sidi ĉe lia tablo. Ni mendis kafon, sed la kelnero miskomprenis nin kaj portis al ni teon. Kion fari en tia kazo? Ĉu protesti, ĉu trinki la teon? Ni trinkis la teon.

Vidiante nian stelon, la profesoro demandis kion ĝi signifas. Mi klarigis al li la signifon de nia insigno kaj donis al li informilon pri Esperanto, kiun mi ĉiam kunportas en mia poŝo. Traleginte ĝin li diris: "Jen intreresa afero kaj lernenda lingvo. Mi certe ĉeestos kurson kaj eble mi iros kun kelkaj kolegoj.

M. - Post tia klarigo vi estas pardonita. Sed rigardu tiujn du sinjoronojn, tie, dekstre, kiel multajn gestojn ili faras dum ili parolas...

P. - Ili esats surdmutuloj, tial ili multe gestas parolante.

M. - Ĉu tio estas ia religio?

P. - Ne, Maria, ne; surdmutulo estas homo surda kaj muta. Surda estas persono kiu ne povas aŭdi kaj persono kiu ne povas paroli estas muta. Al tiuj homoj mankas sentumo. Ankaŭ al blindulo mankas sentumo, mankas al li vidkapablo.

R. - Rigardu, rigardu! Mi trovis poŝtranĉilon apud la benko. KIES ĝi estas? (=al kiu ĝi apartenas?) Ĉu al neniu? Do la persono, kies poŝtanĉilon mi trovis, ne troviĝas ĉi tie.

Mi pensas ke per tiu ĉi poŝtrantrilo oni povas bone klarigi la uzadon de al sufikso um.

K. - Ĉu jes...?

R. - Vidu tiun ĉi poŝtranĉilon. Ĝi havas diversajn ilojn; segilon, borilon, korkotirilon, fajlilon, tondilon. Ĝi taŭgas por diversaj laboretoj, sed vere ĝi estas nek tondilo, nek segilo, nek fajlilo, nek borilo.

La sufikso -um iel similas tiajn multuzajn ilojn. Oni uzas ĝin kiam oni ne trovas la ĝustan afikson.

P. - Oni povas diri ankaŭ, ke la sufikso -um similas tiujn ĉionfarantajn laboristojn, kiu faras kiajn ajn laborojn, sed ne havas difinitan metion. Per la sufikso -um oni amindumas, aerumas, gustumas...

A. - Per similaj vortoj oni povus ankaŭ klarigi la uzon de la prepozicio je, kiu ne havas difinitan sencon. Ĝi montras ĉefe mezuron: "je la tria", "je kelke da paŝoj"...

K. - Ne plu "gramatikumu", mi petas. Ni rigardu la pejzaĝon. Vidu la riĉan kamparon. Antaŭ unu jarcento nur maloftaj gaŭĉoj rajdis tra tiuj verdaj dezertoj. Nun ĉie kreskas greno, kaj plimultiĝas brutaro (bovoj, ŝafoj, ĉevaloj, k. s.).

M. - Rigardu tien, jen ĵusnaskita bovido (bovino ĵus naskis ĝin) apud sia patrino. Tie aro da ŝafoj blekas ĉirkaŭ akvujo. Ili estas sojfaj. Ili volas trinki.

P. - La ŝafoj estas stultaj kaj malbonodoras... prefere ni aŭskultui anekdoton. Antono, ĉu vi vere ne havas ion novan por rakonti?

A. - Kial ne? Aŭskultu tiun ĉi:

SENMON KAJ BONHAV

Sinjoro Senmon renkontas la dikan sinjoron Monhav sur la strato, kaj sinjoro Senmon demandas tre ĝentile: "Ĉu vi povas diri al, mi kioma horo estas?" Sinjoro Bonhav suspekteme rigardas la demandinton kaj respondas:

"Vi vere ne deziras scii pri la horo; tio estas nur preteksto por ekparoli kun mi; kaj se ni interparolas ni fariĝos amikoj, kaj se ni fariĝos amikoj (=ni amikiĝos) vi vizitos mian hejmon, kaj se vi vizitos mian hejmon tie vi trovos mian filinon Leonora kaj se vi vidos mian filinon vi enamiĝos je ŝi, kaj se vi enamiĝos je ŝi vi petos ŝian manon kaj... Ĉu vi opinias ke mi donos la manon de mia filino al iu sentaŭgulo, kiu horloĝon ne havas!"

P. - Bona anekdoto, Antono, kaj tre lerte vi ĝin rakontis. Nun estas via vico, Karlo.

K. - Mi ankoraŭ ne tre flue parolas...

R. - Mia avo diradis: "Nur forĝante oni fariĝas forĝisto". Do, nur parolante oni lernas paroli...

K. - Mi provos.

LA FREMDULO KAJ LA VILAĜA BUBO

Fremdulo piedirante en la urbo renkontas bubon sur la vojo kaj demandas lin. "Aŭdu, knabo, kien iras tiu ĉi vojo?"

B. - Ĝi iras nenien.

F. - Sed en la vilaĝo oni diris al mi, ke mi sekvu ĝin por atingi la urbon.

B. - Ho jes, ili pravis.

F. - Do kial vi diras ke ĝi iras nenien?

B. - Jes sinjoro, ĝi iras nenien; ĝi kuŝas tie senmove.

F. - Bone, bone; mi vidas, ke vi estas lerta. Kiel vi nomas vin?

B. - Neniel.

F. - Ĉu vi ne havas nomon?

B. - Jes, sinjoro, sed mi ne nomas min; aliaj personoj nomas min.

F. - Bone, kiel via patrino noman vin?

B. - Nu, tio dependas. Kelkfoje ŝi diras al mi "mia kara anĝelo", alifoje ŝi nomas min "malpura porko"... Nu laŭ la vetero...

F. - (Fulmotondro! Estas neeble scii ion pri tiu ĉi bubaĉo!) Diru al mi, knabo, ĉu via familio estas granda?

B. - Vidu, proksimume tiel granda kiel tiu de la onklo Peĉjo.

F. - (Ruza diableto) Kiom da personoj estas en via familio?

B. - Ho jes, tiu demando estas pli klara. Ni estas tiom da personoj kiom da teleroj Panjo metas sur la manĝotablon.

F. - Kaj kiom da teleroj Panjo metas sur al tablon?

B. - Unu por ĉiu persono...

F. - !!!!!...

B. - Ĉu vi deziras scii ion pli?"

R. - Sed tio estas te malnova popolrakonto, Karlo...

Mi rakontos al vi ion tute novan. Mi rakontos sonĝon, kiun mi sonĝis nur hieraŭ:

"Mi troviĝis en stelforma dounluma ĉambrego. Viro aperis kaj diris: "Montru vian invitilon!" "Mi ne ricevis", mi respondis. "Do, venu antaŭ la juĝisto", rediris la viro, kaj kondukis min en angulon de la ĉambro, kie sidis kelkaj longbarbaj sinjoroj.

Iu el ili, kiu tre similis al esperanta instruisto, kiu ekzamenis min, demandis per timiga voĉo:

Kiu estas vi? - Mi estas Rodolfo.

Kio estas vi? - Mi estas studento.

Kia estas vi? - Mi estas juna kaj sana.

Kie vi loĝas? - En Bonaero.

Kien vi iras? - Al Esperanto-Kongreso.

Kiam ĝi okazos? - La venontan semajnon.

Kiom da homoj iros? - Ĉirkaŭ 500.

Kiel vi iros? - Per trajno.

Kial vi ne iras piede? - Ĉar miaj piedoj protestos.

Kies poŝtranĉilon vi trovis? - Ne... nenies.

Vi mensogas, la poŝtranĉilo ies devas esti - ekkriis la juĝisto. Gardisto, faru truon en lian kapon kaj enmetu en ĝin ĉiujn ies-vortojn. La gardisto elpoŝigis grandan borilon (mi volis forkuri, sed ne povis) kaj ekpikis mian kapon.

Forta frapo sur mian kapon vekis min, kaj mi aŭdis la voĉon de mia patrino, kiu diris: "Leviĝu Rodolĉjo, aŭ vi malfruiĝos. Rigardu kian moskiton mi mortigis sur via kapo".

M. - Sed Rodolfo, ĉu vi ne diris ke vi ĵus trovis la poŝtranĉilon?

R. - Jes, sed vi scias ke ofte dum sonĝoj ni antaŭvidas la okazontaĵojn.

A. - Mi volus "antaŭvidi" programon de la Kongreso.

P. - Jen mia:

ESPERANTO-KONGRESO

-PROGRAMO -

Malfermo de la Kongreso
En la Universitato
 
Laborkunsidoj
en Urba Biblioteko

Teatra Prezentado

Supera Ekzameno

Bankedo
en restoracio
"LA ORA ROSTAĴO"
 
Ekskursoj
per ŝipeto kaj aŭtobuso

Balo

K. - Bona programo, esats serioza laboro kaj amuzo.

P. - Samideanoj, ni baldaŭ atingos la celon. Verŝajne kelkaj samideanoj estas jam en la stacidomo por akcepti nin. Ni pretigu niajn valizojn. Karlo, malfermu la fenestron por montri nian verdan flageton.

M. - Jam ni envenas la stacidomon. Jen ili estas, niaj karaj samideanoj.

Saluton!

La atendantaj samideanoj kun ĝoja vizaĝo ekkrias.

BONVENON, AMIKOJ!

 

VOCABULARIO

BRUTO BRUTO, GANADO FUNKCII FUNCIONAR
BUBO PILLETE, "PIBE" KRESKI CRECER
FLAGO BANDERA MANKI FALTAR
FULMO RAYO RAJDI CABALGAR
GAŬĈO GAUCHO SEKVI SEGUIR
GRENO GRANO, CEREAL SOJFI TENER SED
HAŬTO PIEL SUSPEKTI SOSPECHAR
KAZO CASO TIRI TIRAR, HACER TRACCIÓN
KORKO CORCHO TAŬGI SERVIR, SER APTO
METIO OFICIO IES DE ALGUIEN
NEGRO (UN) NEGRO KIES CUYO, DE QUIEN
SENCO SENTIDO (ACEPCIÓN) NENIES DE NADIE
SENSO (=SENTUMO) SENTIDO (FACULTAD) FULMOTONDRO TORMENTA ELÉCTRICA, AQUÍ USADA COMO INTERJECCIÓN: ĦRAYOS Y TRUENOS!
ŜAFO CARNERO VERŜAJNA (VER-ŜAJNA) VEROSIMIL
TONDRO TRUENO VERŜAJNE AL PARECER (VEROSIMILMENTE)
BLINDA CIEGO SENTAŬGULO UN INUTIL, UN INEPTO
CERTA CIERTO, SEGURO ALIFOJE OTRA VEZ
LERTA HABIL PLIMULTIĜI AUMENTAR, MULTIPLICARSE
MUTA MUDO ESTAS VIA VICO ES TU TURNO
STULTA ESTÚPIDO, ESTULTO ĴUSNASKITA RECIÉN NACIDIO
SURDA SORDO    
AKCEPTI ACEPTAR, RECIBIR    
AMIZI DIVERTIRSE    
ATINGI ALCANZAR    
BORI PERFORAR    
FAJLI LIMAR    
ĈEESTI ESTAR PRESENTE, ASISTIR    

 

LA INSTRUISTO PAROLAS

-UM Este sufijo no tiene sentido propio, y se lo usa para derivar palabras cuya relación a la raíz es imprecisa y no puede expresarse por otro afijo. Las palabras terminadas en -um deben aprenderse como palabras-raices.

Amindumi - cortejar, cerbumi (cerbo - cerebro) - cavilar, foliumi - hojear, gustumi - degustar, kolumo - cuello (de camisa o blusa), krucumi - crucificar, proksimume - aproximadamente, k.t.p.

EKS - indica que fue, ex: eksministro - exministro, eksigi - destituir (convertir a alguien en "ex"), eksiĝi - dimitir (hacerse "ex").

MIS - señala lo erróneo, lo inconveniente: miskompreni - comprender mal, misedziĝo - casamiento equivocado, inconveniente.

-END este sufijo significa que debe ser: farenda tasko - tarea que debe ser hecha, riparenda vojo - un camino que debe ser reparado, sekvenda ekzemplo - ejemplo que debe seguirse.

, aún, hasta, mismo: eĉ sur la suno troviĝas makuloj - hasta en el sol se encuentran manchas. Mi estis tiel okupita, ke mi eĉ ne manĝis - yo estaba tan ocupado que ni siquiera comí. Eĉ ne - ni aún, ni siquiera. Eĉ infano faras tion - hasta un niño lo hace.

Ĵusnaskita es recién nacido, recién dado a luz. Naski en Esperanto es verbo transitivo, significa dar a luz. Nacer es naskiĝi. La bovino naskis bovidon - la vaca tuvo un ternero. Mi naskiĝis en Ameriko - yo nací en América.


Lección Complementaria