2-a Leciono

 

Karlo estas sana. Alberto ankaŭ estas sana.

Petro ne estas sana, li estas malsana.

Petro kuŝas en la lito. Karlo staras.

Alberto sidas sur seĝo.

Kiu estas malsana? Kiu kuŝas? Kiu sidas? Kiu staras? Ĉu vi estas sana? Ĉu vi kuŝas? Ĉu la instruisto sidas? Ĉu vi sidas sur lito? Sur kio vi sidas? Ĉu lito estas besto? Kio estas lito?

La fraŭlo estas forta, sana; li estas juna.

La sinjoro estas malforta, malsana, malgaja; li estas maljuna.

Kia estas la fraŭlo?

Kiu estas forta?

Kia estas la maljuna sinjoro?

Kiu estas malforta?

Kia estas Petro?

 


 

Tiu sinjoro estas Karlo. Kiu li estas? Tiu sinjoro ne sidas, li staras. Tiu sinjoro ne kantas, li legas. Kio estas en la mano de Karlo?

 

 

Tio estas arbo. Tiu arbo staras. En la mano de Petro estas floro. Tiu floro estas rozo, bela ruĝa rozo.

Kio estas tio? Kia estas la rozo?

 

 

Tio ankaŭ estas arbo. Tiu arbo ne staras, ĝi kuŝas. Tiu arbo estas verda. Blanka papero kuŝas sur la tablo. Kio kuŝas? Ĉu la arbo estas ruĝa?

 

 

 

Petro diras: Mi estas en la ĉambro kaj ankaŭ vi, Alberto, estas en la ĉambro. Mi kaj vi estas en la ĉambro: ni estas en la ĉambro. Kiuj estas en la ĉambro?

 

 


 

Maria diras: Mi estas en la ĉambro. Vi, Petro kaj Alberto, ankaŭ estas en la ĉambro.

Alberto diras: Rodolfo kaj Ana ne estas en la ĉambro, ili estas en la ĝardeno.

 

 

Unu (1) pomo. Ĝi estas malbela, malbona frukto.

Du (2) pomoj. Ili estas belaj, bonaj fruktoj.

Kia estas la pomo?

Kiaj estas la du pomoj?

Unu kaj unu estas du.

Unu pomo kaj unu pomo estas du pomoj.

Ĉu la libroj estas en la biblioteko? Jes, ili estas en la biblioteko.

Rodolfo kaj Ana ne sidas en la ĉambro, ili parolas en la ĝardeno. Ili estas gajaj. Ili estas bonaj amikoj. Ili parolas en la simpla, facila, bela Esperanto. Ili estsa modernaj.

Ĉu vi komprenas?, demandas la instruisto.

Jes, ni komprenas, respondas la lernantoj.

 

VOCABULARIO

 

AMIKO AMIGO KUŜI YACER, ESTAR ACOSTADO
ARBO ARBOL SIDI ESTAR SENTADO
BIBLIOTEKO BIBLIOTECA STARI ESTAR DE PIE, PARADO
FRUKTO FRUTA-O LEGI LEER
LINGVO LENGUA, IDIOMA PAROLI HABLAR
LITO CAMA, LECHO    
POMO   UN UNO
MANZANA   DU DOS
ROZO ROSA    
    NI NOSOTROS- AS
BONA BUENO VI VOSOTROS- AS
FACILA FÁCIL ILI ELLOS-AS
GAJA ALEGRE    
INTERNACIA INTERNACIONAL TIU ESE, AQUEL
MODERNA MODERNO TIO ESO, AQUELLO
NOVA NUEVO    
RUĜA ROJO KIA QUE, CUAL (clase, cualidad)
SANA SANO    
SIMPLA SIMPLE    
VERDA VERDE    

 


LA INSTRUISTO PAROLAS

PRONOMBRES PERSONALES.

Singular Plural
MI NI
VI VI
LI

ŜI

ĜI

ILI

Si observamos los pronombres personales vemos que la 2-a persona del plural (Vi), es igual que el de la singular (como en inglés y frances), y la tercera persona del plural (Ili) sirve para el masculino, el femenino y el neutro: Petro kaj Karlo estas junaj - ili estas junaj; Maria kaj Ana estas belaj - ili estas belaj; la pomoj estas ruĝaj - ili estas ruĝaj.

MAL - es un prefijo que indica idea contraria a la expresada en la raíz: nova - malnova; juna - maljuna.

KIA indaga siempre acerca de la cualidad, calidad, aspecto y exige un adjetivo como respuesta. Kia ŝi estas? Bela, juna. Kia estas la pomo? Ruĝa, bona.

SIDAS, STARAS, KUŜAS. Si comprendemos que Petro kuŝas significa Pedro yace (está acostado), comprenderemos que Petro sidas, es Pedro está sentado, y Petro staras, Pedro está de pie.

Al pronunciar palabras como staras, cuídese de no añadir una vocal inexistente; no diga e-staras. Para acostumbrarse al pronunciar, por ejemplo, li staras, prolongue la i de li, uniéndola casi a la s de staras: li-s-taras.

Nunca diremos en castellano eso libro, sino ese libro, tampoco diremos en Esperanto tio libro, sino tiu libro, tio estas libro - eso es un libro; tiu libro estas la nova gramatiko - ese libro es al nueva gramática.

UNU POMO. En Esperanto no existe artículo indeterminado (un, una, unos, unas). Sur la tablo estas libro kaj paperoj - sobre la mesa hay un libro y unos papeles. En unu pomo, unu no es artículo, sino el número 1; nos referimos a la cantidad.

El plural se forma con la terminación -j. Recuerde que la letra j no agrega sílaba, y que el acento permanece en el mismo lugar: pómo - pómoj. El adjetivo concuerda en número con el sustantivo: unu bona pomo - una buena manzana, du bonaj pomoj - dos buenas manzanas.

 


3-a Leciono