LEGAĴOJ

PRI LA HISTORIO DE ESPERANTO

En la jaro 1887 aperis en Varsovio la "Unua libro de lingvo internacia de D-ro Esperanto" (Pseŭdonimo de la aŭtoro: Dro Ludoviko Zamenhof). Naskiĝinte en 1859 en Bielostok, kie loĝas kaj intermalpacas kvar malsamlingvaj popoloj, Zamenhof jam de sia juneco komencis studi kaj labori pri internacia lingvo. Kvankam li fariĝis profesie okulisto, lia ĉefa celo en la vivo estis, ĉiam helpi al interkompreno de ĉiuj nacioj per helpa komuna lingvo neŭtrala.

AnTaŭ la publika apero de Esperanto, Zamenhof dum multaj jaroj kutimiĝis pensi kaj verki rekte en la nova lingvo. Tial ĝi jam havis komencon de originala literaturo, kiam ĝi aperis. Post 1887 la lingvon lernis kaj uzis ĉiam pli granda nombro de ĉiulandaj adeptoj, kiuj per sia proza aŭ poezia verkado iom post iom pliriĉigis la lingvon kaj kreis tradicion en nia stilo.

De 1905 okazas ĉiujare tutmondaj kongresoj de esperantistoj, kaj en tiuj grandaj internaciaj kunvenoj mintriĝis pli kaj pli rimarkinda unueco en la prononcado de la lingvo, kaj ankaŭ kreiĝis tradicio en la parola stilo. Pro tio kaj ankaŭ pro la fakto, ke la plej granda parto de la Esperanta vortaro estis alportata de la vivo iom post iom kaj aldonata al la unua tre malvasta vortareto uzita de Dro zamenhof en la komenco, oni ĝenerale konstatas, ke Esperanto fariĝas vivanta lingvo.

Ĝian tujan praktikan utilon pruvas la grandaj servoj de la Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu havas delegitojn en la plej multaj urboj de la mondo kaj ebligas facilan intenacian informadon, anoncadon aŭ vojaĝadon per Esperanto. La jarlibroj de UEA entenas liston de tiuj delegitoj kaj utilajn informojn pri la praktika uzo de Esperanto. Dank´ al tio, miloj da turistoj aŭ komercistoj nur uzante Esperanton, povis vojaĝadi, junuloj trovis okupon fremlande, junulinoj sendanĝere travojaĝis grandajn urbojn. Internaciaj societoj fondiĝis por tutmondaj idealaj aŭ profesiaj celoj. Kelkaj miloj da libroj estas presitaj en Esperanto, tradukitaj el ĉiuj naciaj literaturoj aŭ originale verkitaj de esperantistaj aŭtoroj. Ekzistas multaj Esperanto-gazetoj, revuoj aŭ ĵurnaloj en plej diversaj lokoj kaj kun plej diversaj celoj.

En la tre viva internacia vivado kreita de Esperanto, gravan rolon havas la interna ideo de Esperantismo, kiun per diversaj verkoj esprimas la originala Esperanto-literaturo kaj interalie la oficiala kongresa himno de l´ esperantistoj "La Espero", verkita de Dro Zamenhof.

Dro Edmond Privat

(el Kursa Lernolibro)


LA ESPERO

(Himno Esperantista)

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko:
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
 
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion,
Al la mond´ eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.
 
Sub la sankta signo de l´ espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
 
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj.
 
Ser neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
 
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos
Ĝis la bela song´ de la homaro
Per eterna ben´ efektivios.

L. L: Zamenhof

 

LA ESPERANZA

(Traducción)

En el mundo ha venido un nuevo sentimiento; en alas de un viento apacible vuele ahora de un lugar a otro. No a la espada sedienta de sangre esta llama a la familia humana: al mundo que eternamente guerrea le promete una santa armonía. Bajo el sagrado signo de la esperanza se reúnen los combatientes de la paz, y pronto avanza la obra por el trabajo de los que tienen esperanza. Fuertes se levantan muros milenarios entre los pueblos divididos; pero saltarán en pedazos las obstinadas barreras por el sagrado amor derrumbadas. Sobre un fundamento lingüístico neutral, comprendiéndose los unos a los otros, los pueblos harán de común acuerdo una sola gran familia. Nuestros laboriosos camaradas en la tarea de la paz no desfallecerán, hasta que el bello sueño de la humanidad para bendición eterna se realice.


 

KORESPONDADO

 

"Vojaĝoj larĝigas la menson", diras la angloj, kaj tio estas vera. Sed bedaŭrinde ne ĉiuj povas vojaĝi eksterlanden. Malmultaj povas viziti landojn, kiujn ili dezirus koni.

Sed la esperantistoj povas konversacii per leteroj, kun loĝantoj de kiu ajn lando de nia terglobo. Ili povas facile ricevi informojn pri la plej diversaj temoj: popolaj kutimoj, filatelio, arto, folkloro, sociaj problemoj, literaturo, komerco, industrio, scienco, agrikulturo, instruado, politiko aŭ simple babili pri ĉiutagaj aferoj.

Ankaŭ okazas interŝanĝoj: poŝtmarkoj, revuoj, libroj, muzikaĵoj, semoj, fotoj, k.t.p., k.s. iras de samideano al samideano.

- "Tre interese" vi ble diros, "sed kiel mi povos havi tiujn adresojn?"

- Nu, tio estas facila - por esperantisto. En ĉiuj esperantaj gazetoj aperas anoncoj pri korespondado kaj interŝanĝo. Se vi ne trovus peton pri korespondado konvena al vi, vi mem povas publikigi anonceton kontraŭ modesta pago.

En la komenco vi povas skribi ne leterojn, sed poŝtkartojn, ilustritajn, interesajn poŝtkartojn.

MODELA LETERO

Mi vidis vian anoncon en La Praktiko kaj rapidas respondi vian peton pri korespondado. Mi ankaŭ studas medicinon, kaj tre ŝatus interŝanĝi fakajn revuojn kun vi. Ankaŭ interesas min popolaj dancoj. Ĉi tiu poŝtkarto montras la argentinan popolan dancon "Zamba".

Mi estas 20-jara kaj loĝas kun mia familio en la urbo.

Atendante vian baldaŭan respondon, sincere salutas vin.

Mia adreso:

Petro Bonasper
Strato Verda Stelo 1975
ROSARIO

Leterojn oni komencas per diversaj salutoj: Estimata sinjoro, ŝatata fraŭlino (samideano, kolego), Kara kamarado.

Por fini leteron oni uzas kutimajn esprimojn: Via. Respekte via. Sincere via. Via amiko. Kun kora saluto. Tre kore via. Mi (kore, sincere, samideane, amike) salutas vin.

Profitu la esperantan korespondadon, sed memoru kelkajn konsilojn: Skribu klare. Ĉefe skribu tre klare vian nomon kaj adreson. Skribu ankaŭ klare kaj zorge la adreson de via korespondanto sur la koverto. Respondu akurate.

Korespondu kaj vi vidos, ke ankaŭ la esperanta korespondado "larĝigas la menson" kaj kreas amikecon.


POEZIOJ

HO, MIA KOR´

Ho, mia kor´, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho mia kor´!
 
Ho, mia kor´! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor´?
Sufiĉe! Trankviliĝu de l´ batado,
Ho, mia kor´!

Ludoviko Zamenhof

______________

DU POEMETOJ DE HEINE

Milde pasas tra la kor´

Milde pasas tra la kor´
Dolĉa harmonio;
En printempo sonu for
Eta melodio
Al floranta idili´
Flugu vi sonore;
Se renkontos rozon vi,
Ĝin salutu kore!

Kie estas la plej kara?

Kie estas la plej kara,
Kiun mi prikantas rime,
Kiam sorĉaj, ardaj flamoj
Alten levis min senlime?
Estingiĝis tiuj flamoj,
Malvarmiĝis jam la koro,
Tiu ĉi versaĵ´ entenas
Amo-cindron je memoro.

Trad.: F. Pillat


 

NI ALVENIS AL LA FINO

 

Ni kune faris interesan vojaĝon tra la lingvo internacia. Vi jam konas la fundamenton de la lingvo. Sed ankloraŭ vi ne estas perfekta esperantisto. Permesu, do, ke mi rakontu al vi kion mi faris kiam mi finis mian elementan lernadon.

Mi tuj aliĝis al la Argentina Esperanto-Ligo. Tie mi prunteprenis librojn el la biblioteko kaj legis, multe legis, sed kun atento. Mi ĉeestis la kunvenojn, prelegojn, festojn, ekskursojn de la esperantistoj kaj havis la okazon babili kun samideanoj enlandaj kaj eksterlandaj, nur en la bela Esperanto. Sur mia brusto mi tuj portis la kvinpintan verdan stelon. Mi fariĝis videbla esperantisto.

Mi korespondis kun eksterlandaj gesamideanoj, kaj tio donis al mi ĝojon kaj instruon. Aliĝinte al Universala esperanto-Asocio, mi fariĝis monda esperantisto. U.E.A. donas praktikajn servojn al siaj membroj, sed krome edukas ilin en la homara solidareco kaj kompreno.

Unuvorte, mi partoprenas la Esperanto-movadon.

Do, mi ne diras al vi adiaŭ, sed ĝis revido en la venonta Esperano-Kongreso!

NI UZU ESPERANTON!

Hemos hecho juntos un interesante viaje a través de la lengua internacional. Ud. ya conoce los fundamentos de la lengua. Pero aún no es Ud. un perfecto esperantista. Permítanme, pues, que le cuente qué hice yo cuando terminé mi aprendizaje elemental.

Enseguida me adherí a la Liga Argentina de Esperanto. Allí tomé libros en préstamo de la biblioteca y leí, leí mucho, pero con atención. Asistí a las reuniones, conferencias, fiestas, excursiones de los esperantistas y tuve ocasión de charlar con "samideanos" del país y extranjeros, solo en el bello Esperanto. Sobre mi pecho lucí enseguida la estrella de cinco puntas. Me convertí en un esperantista visible.

Correspondí con esperantistas de otros países y eso me proporcionó goces y enseñanzas. Adhiriéndome a la Asociación Universal de Esperanto me convertí en esperantista mundial. U.E.A. proporciona servicios prácticos a sus miembros, además los educa en al solidaridad y comprensión humana.

En una palabra, participo e el movimiento de Esperanto.

No le digo pues, adiós, sino hasta la vista en el próximo Congreso de Esperanto!

ĦUSEMOS EL ESPERANTO!


Tabelo pri la prefiksoj kaj sufiksoj